Oktobro de 2023
Aspekto
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2023:
- Atako per droneoj kontraŭ militakademio en Homs, Sirio, rezultas en 80 mortoj kaj centoj da vunditoj.
- Al la norvego Jon Fosse oni atribuis la Nobel-premion pri literaturo.
- Almenaŭ 21 mortoj en busakcidento apud Venecio, Italio.
- Pli ol du mil mortoj kaj enormaj damaĝoj pro tertremoj en la provinco Herato, en okcidenta Afganio.
- Hamaso subite atakis Israelon el la Gazaa Sektoro, lanĉinte milojn da misiloj kaj sendinte grupojn da batalantoj kiuj interalie atakis muzikan festivalon. Israelo deklaris militon. En la surprizatako preskaŭ du miloj da homoj pereis, miloj estas vunditaj, kaj du centoj estas kidnapitaj, la plejparto de ili estas civiluloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Azera prezidanto Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ĉefministro de Slovakio Robert Fico anoncis ke lia lando ne plu liveros armilojn al Ukrainio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Usona aerarmeo bombis du instalaĵojn en orienta Sirio uzitajn de milicaj grupoj subtenataj de Irano, responde al freŝdataj atakoj kontraŭ usonaj fortoj en Sirio kaj Irako.
- Eksa ĉefministro de Ĉina Popola Respubliko Li Keqiang mortis pro korinfarkto je la aĝo de 68 jaroj.
- Israelaj fortoj intensigas siajn surterajn manovrojn en la Gazaa Sektoro. Dum 20 milittagoj mortis jam ĉirkaŭ 7 000 palestinanoj (el kiuj 3 000 infanoj) kaj 1 400 israelanoj.
- Bolivio rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo, protestante kontraŭ operaco de Israelo en Sektoro Gazao, kaŭzinta pereon de miloj da civiluloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|